Fumas bastion' rompite kaj duone ruinaj turoj, la preditaj veturiloj kreskas je montet', plenigante la profundan valon, kuŝas la kadavroj sange batataj, svarmas ombroj de mortintoj inter la perpleksa funebro. Ne lontane la venkinto, gaja pri l' batalo finita, sidas sur gazono verda, apogante al arbotrunko sian dorson. La ĝojanta tero sinjoron sian kronas, kaj la herboj ekstariĝas plialtigi kuŝejon lian. En la tuta korp' li ŝvitas, lia brusto rapide spiras, el sub lia kask' radias kun serena brilo la vangoj. Kuŝiginte en la morton la Gelonojn, post la masakro, tiel sur la Geta Haemus la terura Marso ripozis. Jam Bellona prenas predojn kaj de polvo purigas varmajn pro l' batal' ĉevalojn. Kaj, por estrosigno, lanco giganta estas starigita, vibre rebrilanta en akvo Hebra. |